Dum pli ol centjaro, la registaro de Usono retenis la monon de la indiĝenoj popoloj en kontoj por sia bonfarto. Sed post morto pro malsato kaj aliaj misfaroj, iuj indiĝenoj iris al kortumoj por reakiri la monon kaj regadon de sia propra vivo. La registare regataj kortumoj ne permesis procedurojn dum jardekoj. Finfine dum 1996 naci-nivela kortumo permesis unu proceduron por ĉiuj indiĝenoj.
La indiĝenoj kalkulis ke la usona registaro ŝuldas al la praidoj hodiaŭ, proksimume 48-mil milionoj da usonaj dolaroj. Tiu estas por la mono por subteni bonstate, tutajn popolojn kaj siaj infanoj kaj ties infanoj dum 120 jaroj. Aldone la registaro pagis en tiuj kontoj por arboj, oleo kaj aliaj enhavoj de la tereno de la "rezervejoj" kie la registaro metis la indiĝenojn.
Hodiaŭ, unu tago antaŭ Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj, nacia (federa) juĝisto agnoskis ke la registaro ja ŝtelis la monon de la indiĝenoj per perdo kaj eĉ detruo de la registritaj kontoj! Sed li valorigis entute nur 455 milionoj da usonaj dolaroj por la kosto da bonfarto de la indiĝenoj mem. Dividita inter la preskaŭ duon milionoj da indiĝenoj kiuj estas la praidoj hodiaŭ, tiu estos malpli ol po mil dolara rekompenco por 120 jara mistraktado de tiuj popoloj.
Verdire la juĝisto ne eĉ ordonis la pagon de la mono. Tiu estos disputata post iom da semajnoj.

