Hodiaŭ la Usona Sekretario de Financoj forĵetis la regintojn de la 2 plej grandaj hipotekaj "bankoj" de Usono, Fannie Mae [Fani Mej] kaj Freddie Mac [Fredi Mak] kaj nun la registaro regas kun anstataŭantoj. La 2 komercoj kune havas pli ol 70% de la hipotekoj en usono. La Sekretario, Henry PAULSON Jr. [Henri Paŭlsn, la juna] diris "Fannie Mae kaj Freddie Mac estas tiom grandaj kaj interplektitaj en nia financa sistemo ke fiasko de unu el ili kaŭzus grandegan malordon en niaj financaj merkatoj en usono kaj ĉirkaŭ la mondo."
Denove la registaro de usono agas por la bankoj kaj grandegaj financaj komercoj. Se ili riskus kaj sukcesus si gajnus. Se ili riskus kaj malsukcesus la usonanaj impostpagantoj pagus. La Sekretario ne donis ciferon, sed verŝajne la kosto estos dekmiloj da milionoj da dolaroj. Kun la anonco, antaŭ 2 tagoj, ke la senlaboreco de usonanoj kreskis je rakorda nivelo, ekde 2003, tiu estas alia malbona novaĵo por la normala civitano.
Kandidatoj de la du plejgrandaj partioj por usona Prezidento, OBAMA kaj McCAIN [MkKejn], deklaris ke si subtenas la agon. Tiu estas interesa ĉar MCAIN deklaris ke "...devas esti pli da registara regado..." kiu estas kontraŭ la kutimo de sia partio. OBAMA diris ke oni "...devas kontroli ke la impostpagantoj de la lando devas ne pagi por la problemoj..." Sed li ne estas Prezidento nun kaj se elektita, estos tro malfrua ŝanĝi la planon.

