Du viroj estis viditaj ŝpruciginte gason en ĉambro da infanoj kiuj estis zorgataj dum la gepatroj preĝis en moskeo. Neniu komprenis la problemon ĝis post iuj komencis tusadi. Tiam iom da gepatroj en la preĝa ĉambro ektusadis kaj rimarkis ke estis odoro de ia gaso. Do la patrinoj enkuris kaj malgraŭ la gasinstigitaj larmoj forprenis siajn infanojn al la strato. Almenaŭ unu plenkreskulo kaj unu infano devis esti enhospitaligitaj.
Ĉi tiu afero estas komplikigita ĉar antaŭ semajno en tiu ŝtato,
kaj aliaj ŝtatoj kie estas lukto pro la venanta elekto de Prezidento de usono, estis distribuitaj, dvd-aj filmoj kiuj estas esence kontraŭ islamoj. La filmo surhavas la nomon de la landa kontraŭ-terorista ĉefo, sed laŭ raportoj, la enhavo nek instruas nek informigas ion pri terorismo, verdire nur montras islamanojn kaj teroristaj rezultoj.
La firmao kiu distribuis la senkostajn dvd-ojn, nur en la ŝtatoj kie restas lukto, estas tre malgranda. Do la demando estas, de kie venis la milionaj da dolaroj por fari la kampanjon por timigi elektontojn kaj ĉu estis farita por helpi la kandidato de la partio kiu nun havas la potencon en la lando?

