Laboristoj ekkaptas fabrikejon

Lacigitaj per mensogoj kaj humiligo, laboristoj ekkaptis sian laborejon por konservi ĝin. Tio okazis ĉe la plej granda fabrikejo de farmomaŝinoj en Ukrajnio. Dum 2 semajnoj, laboristoj protestis ĉar salajroj ne pagiĝis kaj administrantoj penis fermi la fabrikejon. Laboristoj alvokas la registaron naciigi la fabrikejon kaj frostigi la bankokonton de la posedanto.

De la kolapso de la Sovieta Unio la fabrikejo multfoje vendiĝis kaj ŝuldis salajrojn. Je 2006, laboristo sin pendumis post longa lukto pri nepagita salajro. Nur post lia morto la firmao pagis ŝulditajn salajrojn.

Je la fino de 2007 , Alexander Oleinik aĉetis la fabrikejon, sed malgraŭ promeso pagi ŝulditajn salajrojn li vendis la fabrikejon. Je oktobro 2008, administrantoj starigis 3-tagan laborsemajnon kaj persvadis dungitojn subskribi leterojn de rezigno.

La Sindikato por Aŭtolaboristoj kaj Farmomaŝinolaboristoj subtenas la laboristaron kaj la registaro eble lukontraktos 50 rikoltomaŝinojn.