Svedio minacis fini ĝian subtenon ĉe UN-helpoprogramoj por la evolulandoj se ĝi ne havas la rajton partopreni en ilia administrado.
Ministro de kunlaboro pri evoluado, Gunilla Carlsson, kiu estas ankaŭ la dua prezidento de la dekstra reganta Modera Partio, diris, ke ŝi intencas revizii donacojn de proksimume 800 milionoj svedaj kronoj al kelkaj UN- agentejoj se ili ne plibonigas ilian efikecon.
F-ino Carlsson diris, ke ŝanĝoj estas bezonataj - se ili ne okazos ŝajnas ke la longtempa sveda engaĝiĝo en la UN oficejo pri drogoj kaj krimo kaj aliaj agentejoj ne daŭros.
