Raporto.info

Kie la mondo raportas al vi, kaj vi al la mondo!


Okazis forta tertremo en sudokcidenta Ĉinio

[- Pri -Mondo, -Azio, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2008-05-12. -]

Je la 35-a minuto post la 14-a horo de la 12-a de majo, laŭ pekina tempo, okazis tertremo en Wenchuan, gubernio de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio.

Pro tiu Ĉi tertremo, partoj da poŝttelefono en tiu provinco malfunkciis, la trajno ŝtopis funkcii, la ŝoseoj estas barita kaj la aviadiloj ankoraŭ ne povas normale ekflugi kaj surteriĝi. Sed vespere de samtage, la fervojoj jam refunkciis kaj la lokaj flughavenoj ankaŭ estis malfermita. [-Plu-]

Programo de la unua Tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-05-12. -]

    La unua tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj okazos la 26-30-an de Majo, 2008 en chefurbo de Litovio Vilnius.
    La kongreso estas organizata fare de Litova Esperanto-Asocio kaj de Litova jhurnalista Asocio kunlabore kun Tutmonda Esperantista-Jhurnalista Asocio ( TEJHA ).

Jen la programo de la kongreso. [-Plu-]

Ĉado bedaŭras la decidon de Sudano suspendi la diplomatajn rilatojn

[- Pri Aliaj temoj. Raportis alfredo portillo je 2008-05-12. -]

Laŭ informo publikigita la 11-an de majo de  la svahila retpaĝo de Radio Teherano (http://kiswahili.irib.ir/), la registaro de Ĉado bedaŭras la decidon de Sudano tranĉi la diplomatajn rilatojn poste la atako de militribeluloj el Darfuro kontraŭ la ĉefurbo Ĥartumo. Dume, la registaro de Sudano informis ke ili suspektas ke ilia najbara lando Ĉado helpis la darfurajn ribeluloj efektivigi la atakon. Tiu-ĉi estas la unua fojo ke tia militincidento okazigas.

Mirinda ZAMENHOF kiel lernejo en Togolando, kie ankau Esperanto estas lernobjekto

[- Pri Aliaj temoj. Raportis GBEGLO Koffi je 2008-05-10. -]

Mirinda ZAMENHOF kiel lernejo en Togolando, kie ankau Esperanto estas lernobjekto

“La gelernantoj de ZAMENHOF estas tre eksterordinaraj”, miris instruisto ne de Instituto Zamenhof kelkajn minutojn antau la proklamado de la rezultoj de provekzameno organizita de UFEPLAT por la lernejoj-membroj. La instruisto partoprenis la lastajn laborojn pri la rezultoj kaj trovis, ke Instituto Zamenhof pliafoje estas che la pinto. [-Plu-]

Politikaj tertremoj en Sudameriko…flanke al la Vulcano “Chaiten”

[- Pri -Mondo, -Ameriko, Ekonomiko, Politiko. Raportis Politikos je 2008-05-10. -]

Nigraj nuboj en la sudamerikaj ĉieloj. Improvize en la Ĉilia Patagonio la vulkano “Chaiten” eksplodis kaj la erupcio kaj elsputado de cindroj kovradis la tutan sudan regionon, kaj jam alvenis al Bonaero-urbo, Urukvajo kaj eĉ Sudafriko.

La fenomeno ne estas anormala, tamen laŭ vulkanologoj la malgrandeta vulkano estis dormante ekde naŭ mil jaroj!

Bonŝance la cindroj ne estas tro danĝeraj, tamen la loĝantaro de proksimaj vilaĝoj, urboj kaj la brutaro, ĉirkaŭaĵe kvindeko da kilometroj, devis estis rapide forigitaj kun grandaj ekonomiaj perdoj por ĉiuj.

[-Plu-]

Proksimume 50 militaj ribeluloj mortis en Burundio

[- Pri Aliaj temoj. Raportis alfredo portillo je 2008-05-09. -]

Radio Teherano, pere de ĝia svahila retpaĝo (http://kiswahili.irib.ir/), informis hodiaŭ ke proksimume 50 militaj ribeluloj apartenintaj al FNL-Palipehutu mortis en Burundio, kiel rezulto de batalo kontraŭ registaraj milittrupoj. Krome, 30 ribelujojn estis kaptitaj kaj 2 registarajn soldatojn estis mortitaj. Tiu-ĉi militincidento okazigis ĉe la kampara loko Kabezi, kiu situas proksime 20 kilometroj sude Buĵumburo.

Unuiĝintaj Nacioj deziras liberigi soldatajn infanojn el Demokratia Respubliko Kongo

[- Pri Aliaj temoj. Raportis alfredo portillo je 2008-05-08. -]

Laŭ informis Radio Teherano, la 8-an de majo, pere de ĝia svahila retpaĝo (http://kiswahili.irib.ir/), Unuiĝintaj Nacioj admonis la militemajn grupojn kiuj bataladas oriente de la Demokratia Respubliko Kongo, plenumi la promeson liberigi la infanojn uzatajn kiel soldatoj. Tiuj militemaj grupoj subkribis tiusencan dokumenton lastfrebruare, ĉe la konga orientlima urbo Goma.

Muziko estas ponto de diferencaj nacioj kaj kulturoj

[- Pri -Azio, -Eŭropo, Arto, Politiko, Religio. Raportis lazuracxielo je 2008-05-08. -]

La 7-a de majo, Cxina Filharmonia Orkestro (China Philharmonic Orchestra) kaj la Hxoro de la Sxanhaja Operejo komune faris koncerton en Vatikanio, kiu ne havas diplomatian interrilaton kun Cxinio.

La koncerton gxuis cxirkau 6000 homoj inkluzive de Papo Benedicto de la Katolika Ekleszo kaj cxina ambasadoro al Italio. [-Plu-]

Okazis en Qomolangma la stafetado de la olimpika torĉo (multaj bildoj)

[- Pri -Mondo, -Azio, Sporto. Raportis lazuracxielo je 2008-05-08. -]

La 8-a de majo, okazis en Qomolangma la stafetado de la olimpika torĉo de Pekinaj Olimpikoj, tio estas la unuafoja stafetado de la olimpika torĉo okazinta en Qomolangma.

Cxirkau je la 2-a horo de la 8-a de majo, la montogrimpistoj kun torĉo kaj semo de sankta fajro de la Pekinaj Olimpikoj jam komencis grimpi al la montpinton de la kampadejo kun alteco de 8300 metroj super la mar-nivelo. [-Plu-]

Cxina prezidanto Hu Jintao vizitis Japanion

[- Pri -Azio, Politiko. Raportis lazuracxielo je 2008-05-07. -]

De la 6-a gxis la 10-a de majo, cxina prezidanto Hu Jintao faras sxtatan viziton al Japanio. Tio estas la unua sxtatvizito de cxina sxtatestro al Japanio en la pasintaj 10 jaroj kaj ankau estas la 2-a vizito de cxina sxtatestro post fondigxo de Cxina Popola Respubliko.

En la posttagmezo de la 6-a de majo, Hu Jintao intervidigxis kun japanaj malnovaj amikoj kaj iliaj parencoj. [-Plu-]

Nova rusa prezidento Dmitry Medvedev

[- Pri -Eŭropo, Politiko. Raportis lazuracxielo je 2008-05-07. -]

Tagmeze de la 7-a de majo, 2008 lau loka tempo, la nova elektita prezidento Dmitry Medvedev de Rusio jxuris servi kiel nova prezidento. Dmitry Medvedev estas la 3-a prezidento post Boris Nikolayevich Yeltsin kaj Vladimir Putin. Medvedev proponas ke Vladimir Putin farigxas la cxefministro de Rusio.

lau regulo de Rusa Konstitucio, prezidento estas la sxtatestro kaj servas 4 jarojn. 42-jara Medvedev estis elektita kiel nova prezidento de Rusio en la 2-a de marto, 2008 kaj 70.28% rusaj popolanoj subtenas lin.

Okazis tropika sxtormo en Birmo

[- Pri -Azio, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2008-05-07. -]

En la pasinta semajnfino okazis en Birmo tropika sxtormo. gxis la 6-a de majo, pli ol 22500 persnonoj mortis pro tiu sxtormo. cxina registaro jam sendis al birma registaro 500 mil usonaj dolaroj kaj porsavaj materialoj kun valoro de 500 mil usonaj dolaroj. usona registaro ankau deklaris provizi helpon al birma registaro, sed birma registaro refuzis gxin.

Milittrupoj el Etiopio amasbuĉas somalianojn

[- Pri Aliaj temoj. Raportis alfredo portillo je 2008-05-06. -]

La svahila retpaĝo de Radio Teherano (http://kiswahili.irib.ir/) publikigis, la 6-an de majo, version de la afrika reprezentanto de la organizaĵo pri homaj rajtoj, Amnesty International, laxu kiu, milittrupoj el Etiopio kooperis kun la registaro de Somalio, por amasbuĉi aron de somalianoj. Tamen, la registaro de Etiopio neis tian informaĵon kaj petis klarigon al la ĉefa sidejo de Amnesty International ĉe Londono.

LA Dua Bulteno pri la jhurnalista-esperantista kongreso

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-05-05. -]

La unua tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj okazos la 26-30-an de Majo, 2008 en chefurbo de Litovio Vilnius.
    La kongreso estas organizata fare de Litova Esperanto-Asocio kaj de Litova jhurnalista Asocio kunlabore kun Tutmonda Esperantista-Jhurnalista Asocio ( TEJHA ).

    La kongreson auspicias Universala Esperanto-Asocio, ghin subtenas Litovia parlamento, Litovia registaro, Vilniusa urba municipo, Litovia ministerio pri eksterlandaj aferoj, Litovia ministerio pri kulturo. [-Plu-]

La 9-a landa kongreso de Meksika Esperanto-Federacio

[- Pri -Mondo, -Ameriko, Ekonomiko. Raportis lazuracxielo je 2008-05-05. -]

De la 1ª ĝis la 5ª de majo 2008, 32 partoprenantoj el ses landoj, kongresis en la meksika urbo Aguascalientes. La programo estis riĉenhava. [-Plu-]

Tanzanio kaj Sudano subskribas militan interkonsenton ĉe Ĥartumo

[- Pri Aliaj temoj. Raportis alfredo portillo je 2008-05-04. -]
  Radio Teherano, pere de ĝia svahila retpaĝo, informis la 4-an de majo, ke la ministroj pri defendaj aferoj de Tanzanio kaj Sudano, Abdulhalim Muhamad Hussein kaj  Hussein Mwinyi, subskribis kooperan  militan interkonsenton ĉe la urbo Ĥartumo. La celo de tiu-ĉi interkonsento estas agadi kune ĉe la konfliktema regiono Darfuro, okcidente de sudano.

Bjalistoka Esperanto-televido naskiĝis.

[- Pri -Eŭropo, Esperantio, Interreto, Klerigado, Kulturo. Raportis Esperanto.info je 2008-05-04. -]

Bonega ne atendita novaĵo vekis Esperanto-movadon: aperis nova televida kanalo en Esperanto.
Iam ankoraŭ multaj revis ke la “internacia televido” de Flavio Rebelo revenu. Tio tamen ne okazis.
Do bonvena la nova retkanala televido el Bjalistoko, antaŭfestante la 150-a naskiĝdatrevenon de nia Majstro kaj la 94-a estonta Uko.
Eniru por testi http://www.itvc.pl/?link:nasze_programy,id:14 kaj deziri sukceson.-

La tertremo, kiu skuis Brazilon

[- Pri -Ameriko, Akcidento. Raportis marcelo_eo je 2008-05-02. -]

Vespere de la 22a de aprilo, brazilanoj loĝantaj en sudorienta regiono de la lando sentis la teron tremi sub siaj piedoj. Tiu neordinara fenomeno en lando tiel geologie antikva kiel Brazilo maltrankviligis la homojn, kiuj senpacience telefonis al la raportagentejoj, TV-kanaloj kaj precipe al la fajroestingistoj. [-Plu-]

1-a de majo: internacia tago de la laboristaro.

[- Pri -Mondo, Esperantio, Klerigado, Kulturo. Raportis Esperanto.info je 2008-05-01. -]

 

La unuan de majo oni festas jam kiel “tago de laboristoj”, tradicie kaj tutmonde, escepte de Usono, lando tamen kie la “tago de la laboro” naskiĝis en la jaroj 1880 post grandaj strikoj kaj mortigo de laboristoj.
Estas festo de la vivanta kapablo de la homoj en la konstruado de plibona kaj justa mondo, en kompreniĝo kaj solidareco. Estas festo kaj memoriĝo de la longa daŭriga batalado de laboristoj por havi justan salajron, bonajn laborkondiĉojn kaj partoprenon en la monda riĉeco pliigita de sia laboro.

[-Plu-]

Soldatoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio alvenos al Darfuro en junio

[- Pri Aliaj temoj. Raportis alfredo portillo je 2008-05-01. -]

La 30-an de majo la svahila retpaĝo de Radio Teherano (http://kiswahili.irib.ir/) informis ke la unuaj soldatoj apartenantaj al la Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio, kiel parto de kuna agado, alvenos venontjunie al la konfliktema regiono de Darfuro, okcidente de Sudano. La celo de tiuj milittrupoj estas garantii la pacon tiuregione kaj eviti pli da suferojn al la darfura loĝantaro.

Sekvanta paĝo »